Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Haha-ario en Hebei, Ĉinio
2017-04-20
La 19-an de aprilo, en la gubernio Qingxian de la provinco Hebei gelernantoj de elementa lernejo preparis sin por la prezentado de haha-ario.
 

    Kiel tradicia ĉina arto Haha-ario formiĝis proksimume en la deksepa jarcento kaj estis disvolvita surbaze de la popola opero Yangge-o. Ĝi estas influhava loka opero en la provinco Hebei, kaj ĉefe bazas sin sur historiaj rakontoj pri tradiciaj virtoj. En 2006 Haha-ario estis enlistigita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo.

 

 
 

    En 2012, en Qingxian estis fondita la Bazo por Prezentado kaj Heredado de Haha-ario. Tiuj geknaboj kaj gejunuloj, kiuj amas la operon, povas ĉi tie partopreni en trejnado gvidata de altrangaj artistoj kaj ankaŭ mem prezenti ĝin sur la scenejo. Tiel oni esperas trovi por tiu ĉi tradicia kulturo estontajn heredantojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio