Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Ĉasistoj de kunluaj bicikloj"
2017-04-19
 

    Ekde la pasinta jaro en multaj urboj de Ĉinio estas uzataj kunluaj bicikloj. Ili solvis la problemon de "la lasta kilometro", kaj pro tio la servo de tiaj bicikloj estas vaste bonvenigata de la publiko. Tiu ĉi servo sukcese renversis la tradician komercan modelon de publikaj bicikloj, sed samtempe ankaŭ kaŭzas novajn problemojn: kontraŭregula lasado de kunluaj bicikloj, ilia privata alproprigo kaj vandalismo al ili. Bonŝance, nun aperas multaj grupoj de volontuloj, kiuj dediĉas sin al la solvado de tiuj problemoj. Ili estas konataj kiel "ĉasistoj de kunluaj bicikloj".

 

 

    La volontuloj celas "savi" kunluajn biciklojn, kiuj estas kontraŭregule lasataj, kaj tiun procezon oni nomas "ĉasado". Nuntempe en la volontula laboro partoprenas pli ol 2 mil personoj. Ili venas de diversaj lokoj, de ĉiuj sociaj tavoloj, sed ĉiuj spontanee kolektiĝas por la bono de la servo.

 

 
 
 
 
 
 
 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio