Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La pago-servo de Wechat estas nun uzebla ĉie en Tajlando
2017-04-18
La pago-servo de Wechat akceptata en tajlanda vendejo
 

    Laŭ la plej novaj statistikoj la komerca kvanto de la ĉinaj turistoj en Tajlando ĉi-jare fariĝis sesoble pli granda ol tiu de la sama periodo en la pasinta jaro. La translanda pago-servo de Wechat, fama ĉina aplikaĵo por poŝtelefonoj, ebligas al ĉinoj en aliaj landoj pagi per juanoj, dum tiun pagon lokaj vendejoj povas ricevi en fremda valuto. La pago-servo tiel solvas la problemojn de interŝanĝo de valutoj kaj tiu de monbiletoj kun moneroj, kaj estas bonvenigata kaj de ĉinaj turistoj kaj de lokaj entreprenoj.

 

    Nun la pago-servo de Wechat estas uzebla ĉie en Tajlando kaj multe faciligas al ĉinaj turistoj butikumadon. Laŭraporte oni planas fari sudorient-aziajn landojn komenca punkto por la disvastigo de la pago-servo de Wechat eksterlande kaj ĝia reto iom post iom etendiĝos al la tuta mondo. Nuntempe la pago-servo de Wechat estas uzebla en 12 landoj kaj regionoj kaj ebligas rektajn pagojn en 11 valutoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio