Vapora motorvagono ankoraŭ vivas en Sichuan, Ĉinio |
2017-04-18 |
![]() Printempe ekzistas en la provinco Sichuan, Ĉinio, bela pejzaĝo: kiam floras la floroj de aleŭritaj arboj, malgranda vapora motorvagono fajfante veturas inter la arboj. En la 17-a de aprilo oni kaptis tian bildon per fotilo.
![]() En la gubernio Jianwei de la provinco Sichuan nun ankoraŭ funkcias malnova vapora motorvagono sur la fervoja trako kun mallarĝa ŝpuro. Oni nomas ĝin "Jiayang-trajneto". Ĝi ekfunkciis en 1959, kaj tenas ĝis nun la plej originan manipul-manieron de la pasinta jarcento. Ĝia fervoja linio longas nur je 19 284 metroj, kaj 2 horoj sufiĉas por irrevena veturado.
![]() Laŭ la fervoja linio etendiĝas belega pejzaĝo de la naturo, ĉie videblas krutaĵoj kaj aroj da raraj plantoj.
![]() En aprilo 2006 la loka registaro decidis protekti la vaporan motorvagonon kiel "industrian heredaĵon". Oni trovis vojon por komuna disvolviĝo de la turisma kaj karbomineja industrioj kiel kultura kaj turisma resursoj.
![]() La aleŭrita arbo, angle nomata "tung tree", estas grava arbo en Ĉinio, de kiu oni prenas oleon. Ĝia oleo, ordinare konata kiel "tung oil", estas bonkvalita industria oleo kun sekiĝ-facileco, brileco, kontraŭalkaleco, kontraŭakveco, kontraŭrusteco kaj aliaj. Tia arbo estas plantita en Ĉinio dum almenaŭ mil jaroj, sed nur ekde la jaro 1880, ĝi estis enkondukita eksterlande.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |