Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj toŭfu-faristoj en Usono
2017-04-18
 
 
 

    La ŝtato Iovao en centra Usono estas granda agrikultura regiono kaj okupas la duan lokon en la listo de la 10 plej gravaj agrikulturaj ŝtatoj de Usono. Sojfabo apartenas al unu el ĝiaj plej gravaj agrikulturaj produktoj. En tiu ŝtato loĝas nur malgranda nombro da ĉinoj, sed en antaŭurbo de la ĉefurbo Des Moines estas fabriko mastrumata de ĉinoj, kiu estas fama pro la produktado de toŭfuo. Ĝiaj sojkazeaj produktoj estas vendataj eĉ en Ĉikago, kiu distancas de la urbo je pli ol 500 kilometroj.

 

    Zhou Zhushen kaj Zhou Fei, kiuj posedas la fabrikon, estas patro kaj filo venintaj el Pekino, Ĉinio. Ili aĉetis kompletan aron da ekipaĵoj el Ĉinio kaj uzas sojfabojn rikoltitajn en Usono por produkti toŭfuon kaj aliajn sojkazeajn produktojn. Kaj la ekipaĵoj kaj la procezo de produktado estas aprobitaj de la usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamento, kaj la plej granda ĉiutaga produktokvanto povas atingi pli ol 20 tunojn. Iliaj toŭfuo kaj sojkazeaj produktoj estas tre popularaj en Usono.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio