Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio estas "fabrikita en Ĉinio 2025"?
2017-04-17
 

    "Fabrikita en Ĉinio 2025" helpos Ĉinion novigi sian fabrikan industrion, antaŭenpuŝi industrian transformiĝon kaj ĝisdatiĝon kaj fariĝi paradizo de altaj teknikoj", komentis la usona ĵurnalo Forbes, la hispana ĵurnalo El Mundo kaj aliaj fremdlandaj amaskomunikiloj pri la unua dekjara plano de Ĉinio pri fabrikado.

 

    Novigo

 

    Ĉinio estas en ŝlosila periodo de transformiĝo kaj ĝisdatiĝo en ĝustigo de ekonomia strukturo, kaj la plano estas grava rimedo por transformiĝo de la ĉina ekonomio. Laŭ la plano, struktura ĝustigo devas esti la ĉefa parto de fabrikado kaj oni devas antaŭenpuŝi progresintan fabrikan industrion kaj reformi kaj ĝisdatigi la tradiciajn.

 

    Laŭ artikolo el la retejo de Forbes, la plano montras, ke Ĉinio antaŭenpuŝas novigon kaj akcelas industrian ĝisdatiĝon. Ĉinio bezonas novigon por kreskigi sian konkurkapablon en monda disvolvo.

 

    En la lastaj jaroj okazis akcelo de la kombino de tradiciaj industrioj kaj Interreto, kio helpas kreskon de inteligenta fabrikado kaj trarompon de esploro kaj apliko de ekipaĵoj kun kernaj teknikoj, kaj liveras grandan movforton por transformiĝo kaj ĝisdatiĝo de tradiciaj industrioj.

 

    Novaj industrioj

 

    En la epoko de informado, industriigo alfrontas multajn defiojn. La plano difinas naŭ strategiajn taskojn. Per puŝo de transformiĝo kaj ĝisdatiĝo de tradiciaj industrioj, ĝi celas ankaŭ disvolvon de novaj industrioj kaj antaŭenigas integriĝon de tradiciaj industrioj, tri-dimensia printado, robotiko kaj artefarita inteligenteco.

 

    La brita ĵurnalo Financial Times publikigis artikolon dirante, ke ĉinaj entreprenoj komencas domini la kampon de liti-jonaj baterioj, superregitan de Sudk-Koreio kaj Japanio en la lastaj 30 jaroj. Pro mediprotekto kaj pli da investo al elektronika aŭto, produkto de liti-jonaj baterioj estos grava tekniko almenaŭ en la venontaj dek jaroj.

 

    Krome, industrio pri robotoj estas unu el la ĉefaj kampoj de la plano. La donitaĵoj el Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio montris, ke en 2016 Ĉinio produktis 72,4 mil industriajn robotojn, je 34,3% pli multe ol en la antaŭa jaro. Estas pli ol 40 kompletigitaj kaj konstruataj industriaj zonoj pri robotoj kaj pli ol 800 firmaoj pri robotoj.

 

    Xiong Yu, dumviva profesoro el Novkastela Komerca Lernejo sub Northumbria Universitato, diris, ke Ĉinio posedas grandan enlandan postulon kaj sciencan forton, kaj antaŭenigo de novigo de farbikado lige al artefarita inteligenteco, granda datumaro kaj Interreto estas la direkto de fabrikado de Ĉinio.

 

    Politika subteno

 

    Laŭ tutmonda disvolvo pri tradiciaj kaj novaj industrioj kaj stato de malsamaj industrioj, la plano celas altigi la statuson de valora ĉeno de Ĉinio en diversaj industrioj tutmonde.

 

    Por plenumi la celojn, la plano proponis financajn subtenojn en ok flankoj.

 

    Luo Jiafu, vicprezidanto de agada komitato de Ĉina-Germana Asocio por Industrio 4.0, diris, ke "Industrio 4.0" de Germanio estas simila al "fabrikita de Ĉinio 2025", kaj ambaŭ registaroj ludas gvidan kaj subtenan rolon. Se ĉinaj entreprenoj havos novigitajn kaj altkvalitajn produktojn, ili fariĝos pli gravaj en la monda ekonomio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio