Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nun ĉinoj tiel lasas biciklojn
2017-04-17
 

    La 16-an de aprilo ekfunkciis la unua aŭtomata biciklolasejo de Ĉinio en la Tianjin-a Universitato pri Teknologio kaj Edukado. La biciklokonservejo funkcias sen deĵoranto kiel inteligenta sistemo speciale por lasi kaj preni biciklojn. La tubforma konservejo, kun 8-metra diametro, altas je 8 metroj kaj povas enteni 120 biciklojn kun la radgrandeco de 20 ĝis 26 britaj coloj. Skaninte sian identeckarton aŭ studentkarton, oni povas rapide lasi pruntitan aŭ propran biciklon en la konservejo.

 

 

    En Ĉinio la lastatempa enkonduko de "kunluaj bicikloj" solvas parton de problemoj de urboj pri la trafiko. Ili ebligas al homoj pli facile trovi trafikilon kaj samtempe mildigas la poluadon kaŭzatan de aŭtoj. La koncepto de laŭvola kaj libera preno kaj laso de bicikloj alportas grandan oportunon al urbanoj, sed samtempe oftigas malordan okupadon de vojoj fakte ĝenante la ĝeneralan trafikon. Pro tio pli malfaciliĝas la administrado de la urba spaco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio