Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanta PoŝtKruciĝo revenis!
2017-04-14

 

    En 2013 Moskva Esperanto-Asocio MASI organizis la agon PoŝtKruciĝo okaze de la Internacia Tago de Poŝto. Ĝi konsistis de interŝanĝo de bildkartoj inter Esperantistoj de diversaj landoj kaj regionoj kaj estis plensukcesa.

 

    Nun, post kvar jaroj, PoŝtKruciĝo revenis kaj ĉifoje ne estas limdato por partopreni en ĝi.

 

    Aliĝu, se plezurigus vin elektadi plaĉan bildkarton kaj surskribi ĝin mane, per simpla skribilo. Kaj poste trovi en via poŝtkesto bildkarton de iu el ie kun amika mesaĝo en Esperanto!

 

    Kion fari?

    - Plenigu la aliĝilon ĉe http://bildkarto.weebly.com/

    - Trovu aŭtomatan mesaĝon en via retpoŝta kesto.

    - Aĉetu kaj plenigu la bildkarton.

    - Vizitu poŝtejon kaj sendu la bildkarton al tiu, kies adreson vi ricevis.

    - Raportu pri la sendo per VKontakte aŭ Facebook.

 

    (Dato) (Via PK-nomo) sendis bildkarton al (lando).

 

    Ekzemple:

 

    La 29-an de marto 2017 Mirina sendis bildkarton al Rusio.

    - Kontroladu vian ĉepordan poŝtkeston! Iam ankaŭ vi ricevos la bildkarton!

    - Raportu pri la ricevo per VKontakte aŭ Facebook.

 

    (Dato) (Via PK-nomo) ricevis bildkarton de (nomo de la sendinto).

 

    Ekzemple:

 

    La 30-an de majo 2017 Mirina ricevis bildkarton de Markus. + (dezirinde) foto de la ricevita bildkarto kaj dankaj vortoj al Markus.

 

    Detalaj informoj kaj ligiloj al la diskutejoj de PoŝtKruciĝo en VKontakte kaj Facebook oni trovas en la retejo de PoŝtKruciĝo: http://bildkarto.weebly.com/

 

    Demandojn oni povas sendi al bildkarto@gmail.com

 

    Partoprenu!

 

Informis Irina Goncharova

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio