Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinstila ĝardeno en la ĉefsidejo de la Monda Komerca Organizo
2017-04-13
 
 
 
 

    Jen estas fotoj, kiujn oni faris en la 10-a de aprilo pri la ĉinstila ĝardeno Gusu en la ĉefsidejo de la Monda Komerca Organizo (MKO), kiu situas en Ĝenevo, Svislando. La ĝardeno, kies konstruadon financis kaj efektivigis la Komerca Ministerio de Ĉinio kaj la registaro de la ĉina urbo Suzhou, sin trovas ĉe la suda flanko de la enirejo de MKO, kiu apudas al la ĉefvojo de Ĝenevo. En la planado de la ĝardeno oni prenis diversajn pejzaĝojn de Suzhou kiel temojn. La desegnisto provis krei ĝardenon en kiu ĉe ĉiu paŝo oni trovas malsamajn pejzaĝojn. Tie oni povas trovi ĉiujn elementojn de ĝardenoj de Suzhou kiaj montoj, ŝtonoj, ĉambretoj, koridoroj, muroj, putoj kaj ornamitaj fenestroj. La ĝardeno jam fariĝis altira pejzaĝo de Ĝenevo. (fotoj de Xu Jinquan, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio