Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu homo venkos maŝinon?
2017-04-13
Ke Jie (unua de dekstre), Gu Li kaj aliaj goistoj
 

    La 10an de aprilo en Pekino Ĉina Go-Asocio kaj la kompanio Google kune anoncis, ke la tria go-matĉo inter plej bona ĉina goisto Ke Jie kaj artefarit-inteligenteca go-programo AlphaGo okazos inter la 23a kaj 27a de majo en Wuzhen de Zhejiang-provinco.

 

    Antaŭ la unua matĉo inter la konata sud-korea goisto Lee Sedol kaj AlphaGo en la pasinta jaro, oni atendis la venkon de Lee Sedol. Sed ĉi-foje plejparto de goistoj, go-amatoroj kaj retanoj ne metas esperon sur Ke Jie. Tamen Ke Jie diris, ke li estas memfida pri venko super AlphaGo.

 

    Kion vi opinias pri la ludo?

 

    Oni atendas la triumfon de komputilo super homo, ĉar post la venko de AlphaGo super Lee Sedol per 4 kontraŭ 1 en marto de la pasinta jaro, AlphaGo estis plurfoje plibonigita, kaj ĝia ludkapablo altiĝis. Komence de la kuranta jaro ĝia nova versio Master atingis sinsekve 60 venkojn super ĉinaj goistoj enrete.

 

    Ĉi-jare la monpremio por venkanto altiĝos ĝis 1,5 milionoj da usonaj dolaroj de miliono da usonaj dolaroj pasintjare. Laŭ raporto, Ke Jie povos ricevi 300 mil usonajn dolarojn, eĉ se li malvenkos en tri raŭndoj. La organizanto esperas, ke la monpremio povos instigi Ke Jie.

 

    Eksterlandaj amaskomunikiloj pri scienco kaj teknologio diris, ke la nuna versio de AlphaGo estas tute malsama ol la pasintjara. Ĝi ricevis dek-fojajn aktualigojn kaj plibonigojn. Kompreneble Ke Jie bone scias tion. "Ni pensis, ke artefarita inteligenteco estas forta en kalkulado, kaj ni trovas, ke ĝi estas pli forta en makrojuĝo, kaj en tiuj kapabloj ĝi multe superas la homaron. Mi estas tre surprizita." Li konfesis, ke la apero de AlphaGo ŝanĝas la penson de homaj goistoj, kaj homoj devas pensi denove, ĉu la antaŭa taktiko estas ĝusta.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio