Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Pekino okazis la lanĉo de la libro Min Thu Wun kaj Ĉinio
2017-04-10
 

    Posttagmeze de la 9-a de aprilo, en la ŝtata gastodomo Diaoyutai en Pekino okazis la lanĉo de la libro Min Thu Wun kaj Ĉinio en la ĉina kaj birma lingvoj. Birma prezidento Htin Kyaw kaj lia edzino Daw Su Su Lwin kune senvualigis la libron kaj faris paroladon. La ceremonion kune okazigis la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio por la Asocio de la Sudorientaj Aziaj Landoj (China Report ASEAN). Ĝin partoprenis pli ol 70 personoj inkluzive de rilataj ŝtatoficistoj, eldonistoj, raportistoj kaj fakuloj el Ĉinio kaj Birmo. La lanĉo estis prezidita de Chen Shi, vicĉefredaktoro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj prezidanto de El Popola Ĉinio.

 

Prezidento Htin Kyaw dum parolado
 
Parolas Guo Weimin, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.
 
 
Prezidento Htin Kyaw kaj lia edzino Daw Su Su Lwin kune senvualigas la libron.
 
 

    Min Thu Wun estas fama poeto, literatura kritikisto kaj la patro de birma prezidento Htin Kyaw. La libro estas kolekto de liaj tradukaĵoj kaj originalaj verkaĵoj kaj bone enkorpigas la kulturajn interŝangojn inter la du landoj. La ceremonio ankaŭ servis kiel grava okazo por la ĉina-birmaj kulturaj interŝanĝoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio