Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lingvaj fakoj aldonotaj en pekinaj universitatoj
2017-04-10
 

    Lastatempe pluraj pekinaj universitatoj anoncis, ke ili malfermos novajn fakojn por la Vintraj Olimpikoj kaj la iniciato de "La Zono kaj Vojo". Ekzemple Ĉefurba Universitato de Fizika Eduko kaj Sporto malfermos novajn fakojn pri glaci-neĝo, kaj Pekina Internaci-Studa Universitato kaj Pekina Lingva kaj Kultura Universitato aldonos fakojn pri lingvoj de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".

 

    Okazos la Vintraj Olimpikoj en 2022 en Pekino. Pro tio Pekino trejnos 1 500 altnivelajn administrantojn, 4 200 sportistojn, trejnistojn kaj arbitraciantojn, 4 300 profesiulojn kaj 15 000 servantojn. Ĉi-jare Ĉefurba Universitato de Fizika Eduko kaj Sporto malfermos tri nesportajn fakojn pri ĵurnalismo, sporta ekonomio kaj administrado, sporta resaniĝo kaj tri sportajn fakojn pri fizika eduko, socia sporta gvido kaj administro kaj amuz-sporto.

 

    Ĉiuj fakoj de la universitato havos kursojn pri glacineĝo, kaj ĉiuj lernantoj devas mastrumi almenaŭ unu vintran sporton, kaj la universitato okazigos sportajn ludojn pri glacineĝo.

 

    Ĉi-jare Pekina Internaci-Studa Universitato aldonos fakojn pri la lingvoj rumana, serba, litova, estona, persa, hindia, hebrea kaj turka.

 

    Pekina Lingva kaj Kultura Universitato ŝanĝos la fakon de la lingvoj angla kaj turka al la turka.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio