Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu traduk-softvaro faciligas vojaĝon?
2017-04-10
 

    Pro la furoro de vojaĝoj al fremdaj landoj, multaj kompanioj, ekzemple Youdao, Baidu, Kingsoft kaj Google, konkuras inter si por regi la merkaton de traduk-softvaroj. "Kun vifio kaj traduk-softvaro, oni povas vojaĝi al ĉiuj anguloj de la mondo!", asertis retanoj pri traduk-softvaroj.

 

    Vojaĝantoj preferas traduk-softvarojn

 

    Granda Datumaro de Ĉinoj Vojaĝantaj Eksterlande en 2016 kune publikigita de la turisma kompanio Ctrip kaj Ĉina Turisma Akademio montris, ke 122 milionoj da ĉinoj/fojoj vojaĝis eksterlanden en 2016, kaj la plej granda nombro da eksterlandaj vojaĝantoj al Tajlando, Japanio, Sud-Koreio, Vjetnamio, Rusio, Maldivoj kaj Britio venis de Ĉinio. Pro tio traduk-softvaro fariĝis interesa paroltemo de ĉinoj. En ĉefaj turismaj retejoj, ekzemple Mafengwo, Qyer kaj Tuniu, la paĝoj pri traduk-softvaroj por vojaĝo al fremdaj landoj ĉiam estas plej multe rigardataj.

 

    Precizeco

 

    La aŭtoro testis la tradukan ĝustecon per anglalingva raporto Entreprenoj kune Investitaj de Ĉinio kaj Meksiko Celos Latin-Amerikan Merkaton, kaj trovis, ke traduko de Google per fotado estas rapida, tamen la rezulto estas plena de eraroj, tiel ke estas malfacile rekoni la bazajn informojn de la raporto. Traduko de Baidu per fotado estas malrapida. Ĝi povas elmontri la ĝeneralan enhavon de la originala teksto, tamen eraraj frazoj estas troveblaj en preskaŭ ĉiuj paragrafoj. Komparo inter ambaŭ softvaroj montras, ke precizeco de Google estas pli alta.

 

    Kombino de homo kaj komputilo

 

    Guak Jungcheol, profesoro pri samtempa interpretado el Fremdlingva Universitato de Sud-Koreio, diris, ke en la estonteco artefarita inteligenteco povos unue traduki, kaj poste profesia tradukisto korektos kaj poluros la version tradukitan per artefarita inteligenteco. Fakuloj prognozis, ke maŝintradukado povos kontentigi postulojn de senbara komunikado en ĉiutaga vivo post du jaroj. Tamen maŝina traduko de literaturaj verkoj ne povas atingi la nivelon de profesiaj tradukistoj en la proksima estonteco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio