Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Grandaj pandoj atestas interpopolan amikecon inter Ĉinio kaj Usono
2017-04-07

de ZHANG NIANSHENG

 

La 16-an de februaro la granda pando Baobao manĝis "Jiaozi-on" en la Nacia Zoologia Ĝardeno en Vaŝingtono.
 

    Por 97 usonaj lernantoj de Lincoln-mezlernejo en Tacoma de Vaŝingtonio, viziti la protekt-bazon de grandaj pandoj estas la plej granda surprizo dum ilia vojaĝo en Ĉinio antaŭ nelonge.

 

    Allaja Zachry, lernanto en la 12-a lernojaro, diris, ke ŝiaj familianoj estis ravitaj dum tri tagoj pro tio, ke ŝi vidis grandajn pandojn en Ĉinio.

 

La 16-an de februaro vizitantoj aprezis la grandan pandon Baobao en la Nacia Zoologia Ĝardeno en Vaŝingtono.
 

    Kompare kun Zachry, estas fortunaj la homoj, kiuj loĝas en Vaŝingtono, Atlanta de Georgia-ŝtato, San Diego de Suda Kalifornio kaj alia urboj de Usono, ĉar ili povas vidi ĉarmajn grandajn pandojn en lokaj zoologiaj parkoj. Laŭ statistiko de la Nacia Zoologia Ĝardeno en Vaŝingtono, ĉiu-jare la nombro de vizitantoj de grandaj pandoj kalkuliĝas al 2 milionoj.

 

    La 21-an de februaro, la granda pando Baobao, kiu vivis en la Nacia Zoologia Ĝardeno en Vaŝingtono por tri jaroj kaj duono, ekflugis al sia hejmloko Ĉinio. En la 16-a de februaro la ĝardeno aranĝis unusemajnan adiaŭan aktivadon. Multaj fanoj de Baobao venis al la ĝardeno por adiaŭi ĝin kaj eĉ larmis.

 

    New York Times, The Washington Post, CNN kaj aliaj usonaj amaskomunikiloj faris multe da raportoj pri la adiaŭa semajno. The Washington Post eĉ lokis Baobaon en ĉefa paĝo de la ĵurnalo. En la momento, kiam Baobao enaviadiliĝos, amaso da fotiloj direktis la objektivon al ĝi kaj multaj homoj per la okuloj sekvis la ekflugantan aviadilon entenantan Baobaon.

 

    Kvankam la foriro de Baobao tristigis ĝiajn fanojn, ĝojige por ili, ke en la ĝardeno vivas ankaŭ la granda pando Beibei, pli juna ol Baobao, kaj iliaj gepatroj Tiantian kaj Meixiang.

 

    Ankaŭ Beibei estas supera stelo en la ĝardeno. Kiam Beibei unu-jariĝis pasint-jare, multaj fanoj el diversaj lokoj de Usono kaj eĉ el Aŭstralio venis al la ĝardeno por festi. Tiu-tage Beibei elektis la karton kun la skribaĵoj "amikeco kaj bonŝanco" inter la naskiĝtagaj donacoj. Tio tre ĝojigis la vizitantojn.

 

    La amo de usonaj popolanoj al grandaj pandoj komenciĝis antaŭ pli ol 40 jaroj. En decembro 1936 usona kostuma desegnisto Ruth Harkness loĝigis la grandan pandon Sulin el Ĉinio en la Ĉikaga Zoologia Ĝardeno. Ĝi allogis al si maksimume 40 mil vizitantojn por unu tago, inter kiuj estis blindula verkisto Helen Adams Keller. En novembro 1941 la du fratinoj Song Ailing kaj Song May-ling elektis grandan pandon kiel donacon al Usono por rekompenci usonajn societojn pro ilia kontribuo al la kontraŭjapana rezistmilito de la ĉina popolo, kaj la granda pando kiel amika sendito estis varme bonvenigita. En 1972, post vizito de tiama usona prezidento Richard Nixon al Ĉinio, tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai donacis al Usono la paron da grandaj pandoj Xingxing kaj Lingling, kiuj estis loĝigitaj en la Nacia Zoologia Ĝardeno en Vaŝingtono. Tio estis vaste disvastigita kiel rakonto pri amikeco inter Ĉinio kaj Usono. En septembro 2015 ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtataferan viziton al Usono. Dum la vizito Peng Liyuan, edzino de Xi Jinping, kaj Michelle Obama, edzino de tiama usona prezidento Barack Obama, kune donis al la ido de grandaj pandoj la nomon Beibei. Tio fariĝis nova anekdoto pri la amikeco inter Ĉinio kaj Usono.

 

    La atento de usonaj popolanoj al ĉinaj grandaj pandoj Baobao kaj Beibei devenas de la komunaj zorgo kaj sento de la dulandaj popoloj. Tiuj zorgo kaj sento estas ankaŭ la komuna divizoro de la interpopolaj interŝanĝoj de la du landoj. Dum dekoj da jaroj la rilatoj inter dulandaj popoloj estis pli kaj pli amikaj, kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj de la du landoj senĉese profundiĝis, persisto en tolerema psikologio kaj forĵeto de politikaj diverĝoj fariĝis la tendenco de la epoko. Tio ja estas vera stato pri disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio