Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ruĝaj cervoj estis fotitaj dum ludado ĉe la fonto de Jangzio
2017-04-06

 

    La 5-an de aprilo fotisto kaptis per sia lenso aron da ruĝaj cervoj (Cervus elaphus)kiuj trinkas akvon kaj ludas ĉe la fonto de Jangzio. Ruĝa cervo estas vaste trovata speco de granda cervo. Ĝi estas la duagrada protektata besto de Ĉinio.

 

 

    Jangzio fontas de glaĉero sur la sudokcidenta deklivo de la ĉefpinto Geladandong de la montaro Tanggula. En 1956 kaj 1977, Ĉinio dufoje okazigis esploradon por trovi la fonton de Jangzio, kaj en la lasta fojo oni certigis ke la rivero Tuotuo de Geladandong estas la vera fonto de la longa rivero.

 

 

    La rivero Tongtian estas parto de Jangzio, ĝi trafluas la Yushu-an Tibet-nacian Aŭtonoman Subprovincon de la provinco Qinghai. La riverparto nomiĝas "Tongtian (ĉine: ĉielatinga)" pro tio, ke ĝi fontas de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kaj fluas tra la altebenaĵo.

 

 

    Pro la diverseco de la medio ĉe ambaŭ bordoj, ĉe la baseno de la rivero ekzistas multaj malsamaj paŝtejoj.

 

 

    Danke al la pliboniĝo de la medio, pli kaj pli multiĝas la nombro kaj specoj de sovaĝaj bestoj ĉe la riverbordoj. Lokaj paŝtistoj diris, ke de la lastaj jaroj ludantaj kaj trinkantaj bestoj estas facile videblaj sur la deklivoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio