Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo kun finna prezidento Sauli Niinisto
2017-04-05

de raportistoj de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo Huang Yong, Li Jizhi kaj Zheng Jianghua

 

    Antaŭ la ŝtata vizito al Finnlando de ĉina prezidanto Xi Jinping, finna prezidento Sauli Niinisto ricevis ekskluzivan intervjuon de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo. Niinisto diris, ke prezidanto Xi kaj li atingis akordon pri starigo kaj antaŭenpuŝo de novtipa partnereco inter la du landoj en 2013. En la pasintaj kvar jaroj, la rilatoj estis glate antaŭenpuŝitaj, kaj la finna-ĉinaj rilatoj bone disvolviĝis. Li kontente vidis, ke Ĉinio volas disvolvi la rilatojn kun Finnlando. Kvankam la teritoriaj areoj de Finnlando kaj Ĉinio diferencas, la du landoj havas multajn komunajn trajtojn, kaj ambaŭ registaroj esperas, ke la du popoloj havos bonan vivon.

 

La 3an de aprilo en Helsinko, finna prezidento Sauli Niinisto ricevis ekskluzivan intervjuon de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo. (Fotis Zhang Xuan de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Niinisto ĝoje rememoris renkontiĝojn kun prezidanto Xi ekde 2013, precipe la viziton al Ĉinio en 2013, dume prezidanto Xi aranĝis naskiĝtagan bankedon por lia edzino. Tio kortuŝis la geedzojn. "Tio estis 'mirinda momento'!" En pluraj okazoj, li sentis, ke prezidanto Xi estas "tre varma" ĉina gvidanto.

 

    Niinisto konsentis pri la ideo "homara komunumo de komuna sorto" proponita de prezidanto Xi. Li diris, ke nun la homaro alfrontas multajn komunajn defiojn, ekzemple klimata ŝanĝo kaj homkreita milito. La ideo estas grava, kaj ĉiuj landoj bezonas kunlaboron.

 

    Niinisto havas pozitivan sintenon pri la iniciato de "La Zono kaj Vojo" proponita de Ĉinio. Li diris, ke la iniciato signifas interligon. Li opinias, ke ĉiuj landoj devas strikte interligi por bona interkompreno. La iniciato profitigos Eŭropan Union, helpos la intensan ligon de la interno kaj ekstero de la Eŭropa Unio, kaj akcelos kreskon de komerco kaj investo de la Eŭropa Unio.

 

    Niinisto multfoje vizitis Ĉinion. En la fino de la intervjuo raportisto donacis al Niinisto rakedon de Taiji-molpilko. Li ekscite rememoris la ludadon kun emeritoj en pekina parko antaŭ pli ol dek jaroj. Li diris, ke la vivo de ordinaraj ĉinoj donis al li belan kaj profundan impreson.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio