Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto Xi ekveturis por vizito al Finnlando
2017-04-05
 

    La 4an de aprilo ĉina prezidanto Xi Jinping iris el Pekino por ŝtata vizito al Finnlando antaŭ vojaĝo al Florido de Usono por renkontiĝo inter ĉina kaj usona ŝtatestroj en Mar-a-Lago.

 

    La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis pli frue, ke laŭ la invito de finna prezidento Sauli Niinisto kaj usona prezidento Donald Trump, Xi vizitos Finnlandon de la 4a ĝis la 6a de aprilo kaj renkontiĝos kun Trump en la 6a kaj la 7a de aprilo.

 

    La sekvantaro de Xi estas lia edzino Peng Liyuan; Wang Huning, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Politik-Esplora Oficejo de la Centra Komitato; Wang Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato kaj vicĉefministro; Li Zhanshu, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato, sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato; kaj ŝtata konsilanto Yang Jiechi.

 

    La 3an de aprilo, antaŭ ol fari ŝtatan viziton al Finnlando, ĉina prezidanto Xi Jinping aperigis en la finna ĵurnalo Helsingin Times artikolon titolitan "Amikeco tra la Historio".

 

    En la artikolo Xi Jinping diras:

 

    "En aprilo la arboj kaj herboj burĝonas, la printempa aromo sentiĝas pli kaj pli forte. En tiu ĉi bela sezono, invitite de la prezidento Sauli Niinisto, mi baldaŭ faros oficialan viziton al Finnlando, por tio mi ege ĝojas."

 

    "Ĝuste ĉi-jare Finnlando memorigas pri sia sendependiĝo de cent jaroj, kaj kun plezuro mi ĝuos la ĝojon kun la finna popolo. Ĉinio kaj Finnlando en la moderna historio havis similan sperton, kaj pro tio Ĉinio havas fortan simpation ĉe la fierosento de la finna nacio."

 

    "Ĉinio delonge tenas sin en kohera kunlaboro kun Finnlando en internaciaj aferoj kaj subtenas, ke Finnlando ludu pli grandan rolon en tiuj aferoj kaj faru pli multe da kontribuo por la paco kaj evoluado de la mondo."

 

    Kaj "necesas ĉiuj popoloj kiuj kune skribu novan historian ĉapitron. Estas necesaj la ĉina kaj finnlanda popoloj kiuj kune kunlaboru, kaj kiuj kun ĉiuj popoloj klopodu krei por la homaro pli belan kaj feliĉan morgaŭon."

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio