Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inteligenta biblioteko faciligas nian legadon
2017-04-01
 
 

    Per identiga karto oni povas havigi al si bibliotekan pruntkarton. Per la pruntkarto oni povas eniri en la belan vitran domon, kaj libere pruntepreni kaj redoni librojn. En la novstila domo troviĝas multaj libroj. La domo nomita inteligenta biblioteko havas malpli ol 20 kvadratajn metrojn. En la komforta klimatizita biblioteko oni povas memserve pruntepreni kaj redoni paperajn kaj elektronikajn librojn. La tuta procezo postulas nek pagon, nek registriĝon, nek homan servon. Cetere ĝia bunta librokolekto, en kiu troviĝas la plej bone disvenditaj, klasikaj verkoj, sonlibroj, gazetoj kaj ĵurnaloj, liveras al legantoj multajn elektojn.

 

    La publika inteligenta biblioteko troviĝas apud kvartalo en la urbeto Baofeng de Henan-provinco.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio