Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Celebro de fino de servuteco en Tibeto
2017-03-30
Sur la placo de Potala-Palaco en Lasao okazas ceremonio pri flaghiso kaj ludo de la nacia himno pro la datreveno. (Fotis Zhaxi)
 

    La 28an de marto Tibeto celebris la 58an datrevenon de la fino de servuteco. Lastatempe diversaj celebroj okazis en la tuta regiono de Tibeto. Malsame ol antaŭe, la agado kun la temo "kvar etiketoj kaj kvar amoj" por la baldaŭa okazigo de la 19a Tutlanda Kongreso de KPĈ estis aldonita en la celebrado.

 

    Tiutage sur la placo de Potala-Palaco en Lasao okazis ceremonio pri flaghiso kaj ludo de la nacia himno pro la datreveno, kaj preskaŭ 3 000 homoj el diversaj rondoj ĉeestis en la ceremonio.

 

    En Zhangmu-kvartalo de la urbo Xigaze lokaj trupoj kaj ĥoro el maljunuloj prezentis artajn programerojn. En Amdo-gubernio de Nagqu-regiono je 4 700 metroj super la marnivelo lokanoj, kiuj estas elmigrintaj el malriĉaj lokoj, svingis naciajn flagojn, blankajn silkajn rubandojn Hada kaj florojn por la celebro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio