Dek ĉinaj vidindaĵoj pri teknologio |
2017-03-29 |
La 28an de marto la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio kaj Ĉina Akademio de Sciencoj kunokazigis gazetaran konferencon kaj publikigis la unuajn dek vidindaĵojn pri teknologio de Ĉinio. La du organizoj petis membrojn de la akademio kaj fakulojn pri turismo elekti la unuajn dek el la kandidatoj. Ili estas 500-metro-apertura sfera teleskopo en Qiannan de Guizhou-provinco, Xishuangbanna-a Tropika Botanika Ĝardeno sub Ĉina Akademio de Sciencoj, hidroelektra centralo ĉe Tri Gorĝoj de Jangzio en Yichang de Hubei-provinco, Purpur-Monta Observatorio en Nankino sub Ĉina Akademio de Sciencoj, ŝipo por mara esploro en Qingdao sub Ĉina Akademio de Sciencoj, Ĉina Scienc-Teknologia Muzeo, Satelito-Lanĉa Centro de Jiuquan en Gansu-provinco, Dongpu-a Scienc-Insulo de Hefei en Anhui-provinco sub Ĉina Akademio de Sciencoj, Ŝtata Temposerva Centro en Xi'an sub Ĉina Akademio de Sciencoj kaj stacio por ricevo de telesensa satelito en Sanya sub Ĉina Akademio de Sciencoj.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|