Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikaj opinioj: Ĉinio estas respondeca granda lando
2017-03-28

En 2016 ĉinaj entreprenoj malfermis 56 ekonomiajn kaj komercajn kunlaborajn zonojn en 20 landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". (dokumenta foto)
 

    Laŭ rilata donitaĵo, "La Zono kaj Vojo" kaj "Azia Infrastruktura Investa Banko" estas la vortoj plej multe menciitaj de eksterlandaj amaskomunikiloj dum la ĉi-jaraj du sesioj de Ĉinio. En 2016 ĉinaj entreprenoj malfermis 56 ekonomiajn kaj komercajn kunlaborajn zonojn en 20 landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Per tio ili grandigis impostajn enspezojn de tiuj landoj je ĉirkaŭ 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj kaj liveris al ili 180 mil laborpostenojn.

 

    "La laborraporto de la ĉina registaro prezentis projektojn por solvi tutmondajn problemojn, kaj tio enkorpigis sur sin prenadon de Ĉinio kiel respondeca granda lando." Guerin, ĝenerala sekretario de la Eŭropa-Ĉina Amika Grupo sub la Eŭropa Parlamento, opinias, ke la kunlaboro inter Eŭropo kaj Ĉinio, kadre de "La Zono kaj Vojo", estas senprecedenca.

 

    Sergey Luzyanin, ĉefo de la Instituto de la Rusa Akademio de Sciencoj pri la Ekstrema Oriento, diris ke dum la 1990-aj jaroj la tutmondiĝo realiĝis nur per okcidentaj manieroj, kaj nun Ĉinio liveris al la mondo ĉinajn projektojn. Tiuj projektoj ne estas trudataj al ajna homo, ne celas politikan rekompencon kaj ne premisas ŝanĝon de politika kaj homrajta statoj.

 

    La Brita Brodkasta Kompanio, The Guardian kaj aliaj britaj amaskomunikiloj konstatis, ke estontaj kvin ĝis dek jaroj estos strategi-oportuna periodo de Ĉinio por partopreni en la tutmonda administrmekanisma reformado, kaj ke Ĉinio devas plu partopreni en la tutgloba administrado. La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis, ke Ĉinio ne "starigas alian kuirfornon" kaj ĝi pozitive liveras necesajn kaj koncernajn aldonojn al la nuna internacia ekonomia sistemo.

 

    Laŭ publikaj opinioj, en la nuna situacio de multiĝo de diversaj necertecoj, la du sesioj de Ĉinio elsendis la signifo-gravan signalon "Ĉinio fariĝu konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tutmonda disvolvado kaj konservanto de la internacia ordo".

 

    Martin Jacques, profesoro de la universitato Cambridge, diris: "Ĉinio liveris la 'novan eblecon', nome forĵeti la leĝon de la ĝangalo, ne serĉi ekskluzivan hegemonion per potenco, superi nul-suman ludon kaj krei novan vojon por kunlaboro, kungajno, kunkonstruado, kundivido kaj civilizacia disvolvado."

 

    Oni atendas, ke ĉi-jare Ĉinio daŭre persistos en la disvolva ideo kun la popolo kiel centro, sekvos la celon difinitan de la "13-a Kvin-jara Plano", unuiĝos kun ĉiuj fortoj, amasigos la komunajn konojn kaj antaŭeniros al la ĉiuflanka bonhava socio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio