Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jack Ma elektita kiel unu el 50 gravaj gvidantoj de la mondo
2017-03-28
 

    La 24-an de marto la usona gazeto Fortune publikigis la liston pri 50 plej gravaj gvidantoj de la mondo en 2017, inter kiuj estas Jack Ma, prezidanto de Alibaba-grupo. Li okupis la duan en la listo, superante multajn politikajn kaj komercajn gvidantojn de la mondo, inkluzive de Jeff Bezos, ĝenerala direktoro de Amazon. Tio signifas, ke la kontribuo de Jack Ma kaj Alibaba-grupo al la monda ekonomio per helpo al malgrandaj kompanioj ricevas rekonon de la tuta mondo.

 

    La gazeto Fortune emfazis en komento: "Jack Ma, proponanto de libera komerco kaj bonfarado, uzas sian platformon en eksterordinara kaj inspira maniero, kaj celas antaŭenpuŝi la mondan ekonomion per elektronikaj platformoj kiel Alibaba kaj helpi al malgrandaj kompanioj esplori konsumantojn. Por realigi sian deziron, li urĝas redukton de komerca bariero."

 

    Tio estas la kvara fojo, ke Fortune publikigis la liston, kiu entenas gvidantojn el kampoj de politiko, komerco, bonfarado, sportoj kaj amuzo. Laŭ Fortune tiuj gvidantoj ŝanĝas la mondon kaj instigas aliajn fari la samon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio