Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Boao-Forumo por Azio oni faris deklaracion por ekonomia tutmondiĝo
2017-03-27

    La 26-an de marto, en la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio, oni publikigis Deklaracion por Ekonomia Tutmondiĝo en kiu la partoprenantoj de la forumo alvokas, ke la tutmondaj registaroj kaj firmaoj antaŭenpuŝu la malfermon de la merkato, inkluziveman kreskadon kaj ekonomian kunlaboradon por garantii la komunan prosperon kaj daŭrigeblan kreskon de la ekonomio.

 

La 25-an de marto okazis la plena kunveno la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio de 2017 en la provinco Hainan, suda Ĉinio.
 

    En la deklaracio oni diris, ke la ekonomia tutmondiĝo estas certa rezulto de progreso de scienco kaj teknologio. La novaj problemoj alkondukitaj de la tutmondiĝo ne devenas de ĝi, sed estas kaŭzata de ne-adapto inter la nuna regsistemo de la mondo kaj la profunda ŝanĝiĝo de la situacio en kiu sin trovas la monda ekonomio. La agoj kontraŭ la tutmondiĝo ne povas solvi tiujn konfliktojn strukturecajn, kaj eble eĉ alportos novajn defiojn antaŭ la ekonomia kreskado de la mondo. La mondo nepre devas aktive adaptiĝi al la tutmondiĝo kaj reformi la mondan regsistemon.

 

    Zeng Peiyan, vicprezidanto de la konsilantaro de la Boao-a Forumo por Azio kaj ĉefdelegito de Ĉinio, faris koncernan klarigon. Li diris, ke nun estas ŝlosila tempopunkto de tutmondiĝo, kaj ke ni devas, per konstrueca klopodado, fari la disvolviĝon de la tuta mondo pli sekura, komune profita, justa kaj inkluzivema, kaj formi pli bonan tutmondiĝon aŭ la novigitan "tutmondiĝon 2.0". La deklaracio prezentas la komunan konon kaj volon de ĉiuj, ĝi estas grava rezulto de la ĉi-foja forumo. Ĉiu ekonomia ento, organizo kaj persono estas la koncernata flanko de tutmondiĝo, kaj ili devas kune agi por realigi pli bonan tutmondiĝon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio