Ĉinaj kaj fremdlandaj junuloj spertis plenkreskuliĝan ceremonion |
2017-03-22 |
La 18-an de marto apud Changshou-lago en la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, cent ĉinaj kaj fremdlandaj junuloj partoprenis en kolektiva plenkreskuliĝa ceremonio. Ili estis vestitaj en Han-dinastiaj kostumoj, kaj spertis la solenecon kaj ceremonion en la tradicia ĉina kulturo. 17 italaj kaj 83 ĉinaj junuloj partoprenis en tradiciaj ritoj kiel lavi siajn manojn, surmeti ĉapon aŭ harpinglon, drinki, kliniĝi tri fojojn por esprimi respekton, fari ĵuron, aŭskulti prelegojn de instruistoj aŭ pliaĝuloj, deklami ktp. Per tiuj ritoj, ili spertis la tradician ĉinan ideon "fariĝi ĝentilulo antaŭ ol lerni metion".
Redaktoro: Gao Shuyuan
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|