Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unuaj privatuloj povos vojaĝi al la luno en 2018
2017-03-22
 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Telegraph, teamo de eŭropaj raketo-sciencistoj diris, ke ili konstruis kajuton por iri al la luno kaj du aŭtojn por surluna vojaĝo. En 2018 tiujn aparatojn portos al la luno la raketo "Falko-9" de la usona Kompanio por Spac-Esplora Teknologio (SpaceX). Tiam oni povos realigi sian revon por atingi la lunon kiel la unuaj privatuloj.

 

    Laŭ la raporto, la kajuto povos surluniĝi sur la valo Taŭro-Littrow. La fotoj faritaj de Apollo-17 montras, ke la valo estas tre plata kaj ne influos la rapidecon de la aŭtoj vojaĝontaj sur la luno. La aŭtoj spuros la piedsignojn de esplor-aŭto de la Nacia Aernaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono.

 

    La eŭropa teamo planas konstrui bazajn komunikajn instalaĵojn sur la luno kaj tiel plifaciligi vojaĝojn en kosmospaco por la homaro.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio