Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Agento-servo de tombejo
2017-03-22
 

    Dum la tradicia festo Qingming en aprilo, ĉinoj vizitas la tombojn de siaj parencoj por ilin rememori. Ĉi-jare la plej granda publika tombejo Yuhuatai Gongdeyuan en Nankino liveras agento-servon. Petinte la servon pri tombovizito al la tombejo, oni povas rigardi en Wechat la realtempan brodkaston de vizito de agento al la tombo de lia aŭ ŝia parenco. La bildoj dum brodkasto estas ĉifritaj, kio ne malkaŝas privatecon de la petinto.

 

    Laboranto de la tombejo diris, ke la nova servo estis kreita pro ŝanĝiĝo de la epoko kaj konsidero de la socia realo. La agadsfero de homoj grandiĝas, tamen pro la sento de nostalgio, iuj ĉinoj preferas esti entombigitaj en sia naskiĝloko. Iuj familianoj de tiuj mortintoj ne loĝas en Nankino, kaj iuj eĉ loĝas eksterlande. Ĉe la festo Qingming tiuj familianoj devas reveni al Nankino por viziti la tombojn de la mortintoj. Se io neatendita okazas, la vizito povas esti nuligita.

 

    "Iuj povas persone viziti la tombejon, kaj iuj ne povas pro diversaj kialoj." Laboranto diris, ke estas almenaŭ cent tiaj familioj en la tombejo. Antaŭe laŭ la peto de familianoj, laborantoj kiel agentoj vizitis tiujn tombojn, kaj sendis fotojn pri la vizito al la familianoj. Ĉi-jare la tombejo havis la ideon pri realtempa brodkasto post komunikiĝo kun iu interret-teknika kompanio en Nankino.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio