Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio sukcese translokigis kaj kreskigis raran herbon
2017-03-21

    Urophysa rockii estas tre rara herbeto tutmonde. Ĝi kreskas nur en la provinco Sichuan de Ĉinio, kaj oni nomas ĝin ankaŭ "granda pando de la plantoj". Antaŭ 6 jaroj specialistoj translokigis kaj provis kultivi ĝin en artefarita medio. Nun la planto multiĝis de 30 ĝis 600. La proporcio de travivo atingis 85%. Do la specialistoj decidis revenigi ĝin al la naturo.

 

 

    Nova planto en la mondo trovita en Sichuan

 

    En 1925 J. F. Rock, usona botanikisto kaj esploristo devenita de Aŭstrio, vizitis Jiangyou de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Li la unua trovis la herbon Urophysa rockii ĉe la supra fluo de Fujiang-rivero kaj prenis kelkajn kiel specimenojn. La specimenojn li portis al Usono, kaj ili nun estas konservataj en Usono. La eltrovo faris sensacion en la tiama botanikista rondo. En 1929 la herbo ricevis la nomon Urophysa rockii.

 

 

    Ĉinaj botanikistoj tuj iris al Jiangyou, sed tie trovis nenion. Nur en 2005 la herbeto estis denove trovita. En novembro 2010 la herbo enlistiĝis kiel ŝtatnivela "unuagrada rara protektata planto" de Ĉinio.

 

    Reprosperos la herbetoj

 

    Su Zeyuan, ĉef-inĝeniero de la Jiangyou-a Forstuma Administracio, diris: "Kiam ni retrovis la herbon, ĝi estis en danĝero." La sole taŭga rimedo por savi ĝin estas: per la homaj manoj kulturi kaj poste ĝin renaturigi -- ĝuste kiel oni savas kaj reprosperigas grandajn pandojn.

 

 

    "Kiam la homa kulturado multigos la herbon ĝis sufiĉa nombro, ni kreskigos ilin en la naturo por restigi la diversecon de tiu ĉi planto. Depost julio de la pasinta jaro, ni jam komencis fari tion." Su Zeyuan diris, "Tia herbeto estas tro rara. Ni ankoraŭ ne faris esploradon pri ĝia valoro. La nunaj rimedoj celas nur savi ĝin el la minaco de malapero."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio