Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion pri antaŭenigo de "La Zono kaj Vojo"
2017-03-20

La 26an de februaro ĉefa plenuma oficisto de Abudabia Havenoficejo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (supre dekstre) diris, ke "La Zono kaj Vojo" estas ĝusta kaj pozitiva iniciato, kaj ĝi helpas interligon kaj interlaboron de ĉefaj mondaj havenoj kaj efektivigi kunan disvolvadon de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". (Xinhua-Novaĵagentejo)
 

    La 17an de marto la Sekureca Konsilio de UN adoptis la rezolucion 2 344 pri la afgana demando kun 15 favoraj voĉoj. La rezolucio alvokas, ke la internacia komunumo kunigu fortojn por helpi Afganion, kaj subtenu la landon en la kampoj politika, ekonomia kaj sekureca. La rezolucio urĝas ĉiujn flankojn akceli ekonomian disvolvadon de Afganio kaj ĝiaj najbaraj landoj per "La Zono kaj Vojo" kaj aliaj proponoj, kaj alvokas la internacian komunumon liveri sekurecan medion por la konstruado de "La Zono kaj Vojo".

 

    Post adopto de la rezolucio, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN Liu Jieyi diris, ke la rezolucio 2 344 estas la unua, kiu skribe prezentas la gravan ideon pri konstruado de la homara komunumo de la komuna sorto, kio montras la komunan konon de la internacia komunumo kaj enkorpigas la gravan kontribuon de la ĉina ideo kaj la ĉina projekto al la monda administrado. La rezolucio urĝas ĉiujn flankojn antaŭenigi plu la konstruadon de "La Zono kaj Vojo", kaj prezentas detalajn postulojn por plifortigi sekurecon por ĝia konstruado. Tio estas daŭrigo kaj disvolvo de la antaŭaj rezolucioj de UN kaj Sekureca Konsilio pri la esprimo de "La Zono kaj Vojo". Ĝi emfazas la komunan konon de la internacia komunumo, kaj kreis bonan atmosferon por la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, kiu baldaŭ okazos en Pekino. Ĉinio esperas, ke la membrolandoj observos la rezolucion de Sekureca Konsilio, aktive partoprenos kaj antaŭenigos la konstruadon de "La Zono kaj Vojo", kaj kune konstruos la homaran komunumon de komuna sorto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio