Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Protekto de rajtoj de konsumantoj eniris en la epokon de "interreto plus"
2017-03-17
Zhang Mao, ĉefo de la Ŝtata Administracio de Industrio kaj Komerco, startigas funkcion de la platformo.
 

    La 15-an de marto la nacia reta platformo 12315 por protekto de rajtoj de konsumantoj oficiale ekfunkciis. Tio signifas, ke la ĉinaj sektoroj pri industrio kaj komerco kaj pri merkata superrigardo komencis protekti rajtojn de konsumantoj per "interreto plus".

 

    Konsumantoj povas plendi per komputilo, aplikaĵo de poŝtelefono aŭ Wechat. La servo funkcias dum 24 horoj ĉiutage.

 

    En 2016 la du sektoroj traktis 1.667 milionojn da kazoj pri plendoj, je 29.1% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro, rekorde en la historio. La kresko de plendoj postulas efikan traktadon.

 

    Tang Jun, vicestro de la Ŝtata Administracio de Industrio kaj Komerco, diris, ke ekde la funkcio de la platformo, konsumantoj povas facile plendi kaj raporti en ajna momento per komputilo, aplikaĵo de poŝtelefono aŭ Wechat post registriĝo kaj ensaluto en la platformo. Samtempe la platformo ebligas rilatajn lokajn sektorojn efike trakti apelaciojn de konsumantoj por ke la trakt-procezoj estu travideblaj. Krome, la granda datumaro de la platformo faciligos laŭcelan superrigardon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio