Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Junaj vizaĝoj en la kvina sesio de la 12a TPK de Ĉinio
2017-03-15

    2017 estas la lasta jaro de servoperiodo por la reprezentantoj de la 12a TPK de Ĉinio. Naŭ el preskaŭ 3 000 reprezentantoj estas malpli-ol-30-jaraj. Ni rigardu kiel ili plenumis siajn devojn.

 

 
    Chen Ruolin el Jiangsu-a delegacio estas la plej juna reprezentanto. Ŝi naskiĝis en decembro 1992. Ŝi gajnis kvin olimpikajn ormedalojn en plonĝado. Ĉi-jare ŝi proponis altigi la edukan kvaliton de retiriĝintaj sportistoj.

 

 
    Tie Feiyan naskiĝis en aŭgusto 1992. Ŝi estas vicestro de pagkolekta stacio ĉe Xiaoxi-vilaĝo de la urbo Kunming sub Yunnan-a Aŭtovoja Disvolva Kompanio Limigita. En sinsekvaj kvin jaroj ŝi submetis la mocion pri prizorgo de infanoj, kiuj vivas for de siaj gepatroj laborantaj en aliaj lokoj.

 

 
    Dong Dong el Shanxi-a delegacio naskiĝis en aprilo 1989. Li estis ĉampiono de trampolinado en Londonaj Olimpikoj en 2012 kaj akiris arĝentan medalon en Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj en 2016. En pluraj jaroj li atentis la fenomenon, ke fizik-edukaj lecionoj estas ofte anstataŭataj de aliaj lecionoj en lernejoj, kaj sugestis pliigon de la nombro de fizik-edukaj instruistoj en lernejoj.

 

 
    Rehanguli Yimier, vicestro de la urbeto Xamal Bage en Kashi, Xinjiang, naskiĝis en februaro 1989. En sinsekvaj kvin jaroj ŝi donis atenton al la kamparo kaj kamparanoj kaj gravecon al kamparana liberigo el malriĉeco.

 

 
    Li Xiaoxia el Shandong-a delegacio naskiĝis en januaro 1988. Ŝi atingis grandan ŝlemon en tablotenisaj konkursoj kaj retiriĝis ĉi-jare. Ŝi dediĉis atenton al la rajtoj kaj interesoj de nekonataj profesiaj sportistoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio