Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj aŭtoj klopodas solvi malfacilojn de elektraj veturiloj
2017-03-14
GT96-versio de elektra supersporta aŭto produktita per la teknologio TREV el la kompanio Techrules
 

    Elektraj aŭtoj alfrontas malfacilojn pri bateria ŝargo kaj daŭro de veturado. Dum la 87-a Ĝeneva Internacia Aŭto-ekspozicio, en la 7-a de marto, ĉinaj kompanioj prezentis kelkajn novenergiajn aŭtojn. Tio donis al la aŭtoinĝenieria kampo ĉinan manieron por solvi tiujn malfacilojn.

 

    Ĉina aŭto-kompanio Techrules prezentis supersportan aŭton kun la teknologio, turbin-reŝargebla elektra veturilo. La novigaĵo de tiu aŭto estas kombinado de aviadila motoro kaj elektra aŭto, kio ebligas la aŭton veturi pli longan distancon, esti tre efika kaj medi-amika, ĉar ĝi reduktas refojan poluon kaŭzitan de bateria forĵeto.

 

    Ĉina kompanio Hybrid Kinetic Group en Honkongo kaj fama itala aŭto-dezajna kompanio Pininfarina kune lanĉis elektran koncept-aŭton H600. Funkciigata kaj per elektro kaj per petrolo, la aŭto povas daŭre veturi pli ol 1000 kilometrojn, kaj tio povas bone solvi la problemon de vetura distanco alfrontata de novenergiaj aŭtoj.

 

    Gert Hildebrand, fakulo en la kampo de aŭto-dezajno, iama ĝenerala direktoro de ĉina aŭto-kompanio QOROS kaj ĉefa dezajnisto de Volkswagen kaj Mitsubishi, dum sia vizito al la ekspozicio, diris, ke "ĉinaj aŭto-kompanioj antaŭenpuŝas la disvolviĝon de elektraj aŭtoj, kaj iliaj teknikoj estas promesplenaj".

 

    La Ĝeneva Internacia Aŭto-ekspozicio estas la plej frua aŭto-ekspozicio en Eŭropo ĉiujare kaj unu el la kvin plej grandaj aŭto-ekspozicioj en la mondo. Ĝi estas rigardata kiel la "ventomontrilo" en la kampo. La ĉi-foja ekspozicio malfermiĝis en la 9-a de marto. Pli ol 180 aŭto-kompanioj kun ĉirkaŭ 900 aŭtoj partoprenis, inter kiuj 83 aŭtoj estis prezentitaj por la unua fojo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio