Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis tekunsido por reprezentantoj kaj membroj de la du sesioj
2017-03-13
 

    La ĉina nacio estas granda familio en rondo, kaj ĉiuj ĝiaj anoj unuanime kunkreas la ĉinan revon. Vespere de la 11a de marto la Unuecfronta Departemento sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Nacimalplimulta Komisiono sub la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, la Ŝtata Komitato pri Naciaj Aferoj, kaj la Nacia kaj Religia Komisiono sub la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kune organizis tekunsidon en la Popola Halo de Pekino. La partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, kaj Zhang Gaoli gaje renkontiĝis kun la reprezentantoj kaj membroj de la du sesioj. Ili kune celebris la sukcesan okazigon de la du sesioj, deziras al la granda patrujo prosperon, kaj parolis pri la bela estonteco de la ĉina nacio.

 

    En la halo la lampoj pompas, ridoj kaj ĝojokrioj ondas, kaj la celebra etoso ŝvebas en la tuta spaco. La partiaj kaj ŝtataj gvidantoj intime interparolis kun la reprezentantoj kaj membroj de la sesioj, kaj instigas, ke ili serioze plenumu sian devon, proponu taktikojn, unuiĝu kun ĉiuj nacimalplimultoj, kaj faru penadon por realigi la ĉinan revon.

 

(el ĈRI)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio