Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio faros liston de urboj laŭ ŝanĝiĝo de aerokvalito
2017-03-09
 

    Laŭ informo de la Ministerio de Mediprotekto de Ĉinio, krom la listo de urboj pri aerokvalito, urboj estos ankaŭ listigitaj laŭ ŝanĝiĝo de aerokvalito por stimuli lokajn registarojn preventi aeropoluon.

 

    La ministerio publikigis projekton de listo de urboj laŭ jara aŭ duonjara sanĝiĝo de aerokvalito. Se du urboj havas saman procenton de ŝanĝiĝo, ili okupas la saman lokon. Se iu urbo jam atingas la dua-nivelan aerokvalitnormon, ĝi ne estos en la listo de urboj kun malboniĝo de aerokvalito.

 

    Ĉinio publikigos la liston de 10 plej pliboniĝintaj urboj kaj 10 plej malpliboniĝintaj urboj. Se estos malpli ol 10 urboj, ĉiuj urboj estos publikigitaj. En la listo estos ankaŭ ampleksaj indicoj de aerokvalito kaj procentoj de ŝanĝiĝo de tiuj urboj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio