Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lingva instruado kunhelpas konstruadon de "La Zono kaj Vojo"
2017-03-09
 

    Zhou Mingwei, membro de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj eksa prezidanto de la Ĉina Internacia Eldon-Grupo, diris al raportisto dum ĉi-jaraj du sesioj, ke por antaŭenpuŝi la iniciaton de "La Zono kaj Vojo", proponitan de Ĉinio, superaj lernejoj de Ĉinio devas fortigi la kulturadon de la talentuloj, kiuj scipovas lingvojn de la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".

 

    Zhou diris, ke estas entute 65 landoj, inkluzive de Ĉinio, laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". Pli ol 60 lingvoj estas uzataj en tiuj landoj. En iuj landoj estas uzataj pli ol mil lingvoj kaj dialektoj. Estas grandaj diferencoj de kulturo, historio, religio kaj filozofio inter tiuj landoj. Samtempe, pro maloftaj interŝanĝoj pri dokumentaj kaj klasikaĵaj tradukoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj, mankas interkompreniĝo inter la popoloj de tiuj landoj. Tial Ĉinio tre bezonas kulturi tradukistojn laŭeble plej rapide por akceli ekonomiajn kaj kulturajn kunlaborojn kaj interŝanĝojn kun tiuj landoj. Por eviti ripetan aŭ malalt-nivelan disvolvadon kaj konkurakiron de resursoj, Ĉinio devas fari instruadon de tiuj lingvoj surbaze de tuteca planado.

 

    Krome, Zhou proponis ankaŭ, ke amaskomunikiloj kaj pensbankoj de tiuj landoj plifortigu komunikadon inter si, ĉar tio helpas reciprokan komprenon inter popoloj de tiuj landoj, kaj amaskomunikiloj kaj pensbankoj devas preni sur sin la respondecon pri tio. Li aldonis, ke akceli interkompreniĝon inter la popoloj povas meti bonan bazon de publikaj opinioj por kunlaboro kaj kungajno de "La Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio