Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Yining: ĉina ekonomio eble kreskos je pli ol 6,5%
2017-03-08
 

    La 6an de marto, Li Yining, membro de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj ekonomikisto, diris en la gazetara konferenco de la kvina sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, ke la 19a Tutlanda Kongreso de KPĈ okazos ĉi-jare, estos eble superita la fiksita celo de ekonomia kresko je ĉirkaŭ 6,5% por tiu ĉi jaro, kaj Ĉinio eble akiros pli bonan rezulton en ekonomio.

 

    Li diris: "La raporto pri registara laboro mencias, ke la celo de kresko de la malneta enlanda produkto estis fiksita je ĉirkaŭ 6,5%, kaj Ĉinio klopodos por atingi pli bonan rezulton en praktiko."

 

    Li diris, ke en ekonomio plej grava estas la efiko, kiu havas du bazojn. La unua estas la bazo de materialoj kaj teknikoj, inkluzive de laborejoj kaj ekipaĵoj, kaj ĝi estas la garantio de kresko, regula kresko. La alia estas la morala bazo. Ekzemple, la sento de identeco estas granda forto.

 

    Li diris, ke tio estas videbla el la historio, nome la protekto kontraŭ naturaj katastrofoj. La ekonomia kresko je pli ol 6,5% ĉi-jare dependas de la bazoj de efikeco kaj la anticipo de la publiko pri novaj trarompoj.

 

    Li emfazis: "Estas grava kondiĉo aŭ bona novaĵo, ke ĉi-jare okazos la 19a Tutlanda Kongreso de KPĈ. La tuta lando klopodas por sukceso de la kongreso, kio helpos al la lando atingi pli bonan rezulton en disvolvado de la ekonomio, kaj tiel eble estos superita la celo de kresko je 6,5%."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio