Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang: Fruktodona diplomatio kun ĉina trajto en lasta jaro
2017-03-07

La 20-an de novembro 2016 ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 24-an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de APEK kaj faris paroladon kun la titolo "Rigardi al la estonteco, pioniradi kaj entreprenadi por akceli disvolviĝon kaj prosperon de Azi-Pacifiko".
 

    Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe matene faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno de la kvina sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, dirante, ke en la pasinta jaro diplomatio kun la ĉina trajto estis fruktodona.

 

    Xi Jinping kaj aliaj ŝtataj gvidantoj vizitis plurajn landojn por ĉeesti neoficialan kunvenon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kunvenon de gvidantoj de BRICS-landoj, pintkunvenon pri nuklea sekureco, serion da altnivelaj kunvenoj de la Ĝenerala Asembleo de la UN, Azi-Eŭropan Pintkunvenon kaj tiel plu. Ĉinio antaŭenigis validiĝon de la Pariza Interkonsento. Cetere, la rilatoj inter Ĉinio kaj internaciaj organizoj estis pli intimaj, kaj tio aktive akcelis la reformon kaj plibonigon de la tutmonda administrado.

 

(el ĈRI)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio