Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio fiksis celon de kresko de MEP je ĉirkaŭ 6,5%
2017-03-07
Ĉina ĉefministro Li Keqiang faras raporton pri registara laboro.
 

    Ĉinio fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5% por 2017, laŭ la raporto pri registara laboro, publikigita al la amaskomunikiloj dimanĉe.

 

    "Ĉinio serĉos pli bonajn rezultojn en reala ekonomia laboro," diris ĉina ĉefministro Li Keqiang en la malferma kunveno de la jara sesio de la plej alta leĝdona organo de Ĉinio, la Tutlanda Popola Kongreso.

 

    Tiu ĉi vaste atentata celo estas 25-jara malalto, pli malalta ol efektiva kresko de 6,7% en la lasta jaro. La antaŭa malalto estis celo de 6% por kresko de la malneta nacia produkto en 1992.

 

    La raporto diris, ke la starigita celo konformas al ekonomiaj principoj kaj realaĵoj kaj helpos firmigi merkatajn anticipojn kaj faciligi la strukturan reĝustigon de la lando. Ĝi ankaŭ kontribuas al atingo de la celo fini la konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. La raporto aldonis, ke la graveco subteni stabilan kreskon estas certigi dungadon kaj plibonigi popolan vivon.

 

(el ĈRI)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio