Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La kerna kajuto de ĉina spacostacio estas en testado kaj ĝi estos lanĉita en 2018
2017-03-03
 

    Laŭ Bao Weimin, direktoro de Scienca kaj Teknologia Komitato de Ĉina Korporacio pri Aerospaciala Scienco kaj Teknologio, la kerna kajuto de ĉina spacostacio jam estis finkonstruita en la fino de 2016 kaj estas nun en testado. Laŭplane, ĝi estos lanĉita en 2018.

 

    Bao diris, ke dum ĝia moviĝo sur sia orbito, la spacostacio renkontos multajn spacialajn fragmentojn. Tiel dum projektado, oni speciale atentis la ripareblecon de la spacostacio, kaj samtempe oni devas certigi ripareblecon kaj renovigon de sunaj piloj kaj aliaj ŝlosilaj partoj.

 

    Krome, laŭ desegno estas komplete renovigebla vivtena sistemo. La vaporo elspirita el astronaŭtoj estos ricevita en la formo de kondensita akvo. Ankaŭ la urino estos reutiligita post purigado. La akvo estos trinkebla aŭ uzebla por ordinara vivo.

 

    Bao diris, ke estos pli ol 10 lanĉoj inter la lanĉo de la unua kerna kajuto en 2018 kaj la fina konstruo de la spacostacio. Tri el ili estos gravaj: lanĉoj de la kerna kajuto kaj lanĉoj de du labkajutoj. Se la tuta procezo estos sukcesa, ĉina homporta spacostacio estos finkonstruita ĉirkaŭ la jaro 2022.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio