Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvin ŝlosilaj vortoj eksplikas Internacian Strategion de Kunlaboro pri Retspaco
2017-03-03

 

    La 2an de marto la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon. Long Zhou, kunordiganto pri interretaj aferoj, klarigis en la konferenco la blankan libron Internacia Strategio de Kunlaboro pri Retspaco, kaj respondis demandojn de ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj.

 

    Long diris, ke por la unua fojo Ĉinio publikigis la internacian strategion pri interreto, kun la celo efektivigi la penson de prezidanto Xi Jinping pri konstruado de komunumo de komuna estonteco en la retspaco, prezenti ĉinan proponon por antaŭenigo de internaciaj interŝanĝo kaj kunlaboro pri interreta spaco, liveri ĉinan solvon al la demando pri la tutmonda administrado de la retspaco. Ĝi estas strategia dokumento, kiu gvidas Ĉinion en partopreno en internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj pri la retspaco.

 

    Long eksplikis la strategion per kvin ŝlosilaj vortoj.

 

    Unue, la strategio celas pacan disvolvadon. Ĉinio rekomendas, ke la internacia komunumo efektive observu la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, tio estas ne uzi armitajn fortojn nek minaci per armitaj fortoj kaj pace solvi konfliktojn, kaj Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj aliaj landoj surbaze de reciproka respekto por kune konservi la pacon kaj sekurecon de la retspaco.

 

    Due, la strategio celas kunlaboron kaj kungajnon. Kun kunlaboro kaj kungajno kiel la kerno, ĝi rekomendas kunlaboron por disvolvo, sekureco kaj efektivigo de monda administrado en la retspaco.

 

    Trie, la strategio alvokas egalecon de ŝtata suvereneco. Ĉinio opinias, ke ĉiu lando havas la rajton sendepende elekti sian disvolvan vojon, administran modelon kaj publikan politikon pri la reto, kaj egale partopreni en internacia administrado de retspaco.

 

    Kvare, la strategio celas popularigon kaj komunan dividon. Ĉinio proponas plu antaŭenigi malfermon kaj kunlaboron en la interreta kampo, akceli kompletigon de avantaĝoj en la retspaco kaj realigi komunan disvolviĝon.

 

    Kvine, la strategio rekomendas komunajn konstruadon kaj administradon. Ĝi diras, ke la internacia administrado pri la retspaco devas persisti en multflanka partopreno, starigi tutmondan regsistemon multflankan, demokratian kaj travideblan, kaj efektivigi dividon de resursoj, komunan respondecon, kunlaboron kaj komunan administradon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio