Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dek varme diskutotaj temoj de "du sesioj"
2017-03-02
 

    La kuranta jaro estas ŝlosila por ampleksa profundigo de reformado kaj grava por efektivigo de la 13a Kvinjara Plano. En tiu ĉi historia momento okazos la vaste atentataj "du sesioj".

 

    Ampleksa profundigo de reformado

    Post la klopodo dum pli ol tri jaroj, la fundamenta kadro de la ampleksa profundigo de reformado estis starigita. Ĉi-jare pliiĝos malfaciloj en la ampleksa profundigo de la reformado.

 

    Batalo kontraŭ malriĉeco

    Inter 2013 kaj 2016, ĉiujare estis reduktitaj pli ol dek milionoj da malriĉaj loĝantoj, kaj dume entute 55,64 milionoj da homoj estis liberigitaj el malriĉeco. La proporcio de malriĉaj homoj estis malaltigita je 5,7%, de 10,2% en la fino de 2012 ĝis 4,5% en la fino de 2016.

 

    Proviz-flanka reformo

    Estis evidentaj atingoj de la proviz-flanka reformo en 2016. La tasko pri elimino de postiĝintaj produktkapabloj en la industrioj de ŝtalo kaj karbo estis plenumita super la difinitaj celoj. La tuta kvanto de stokitaj varoj daŭre malkreskis, la kosto de reala ekonomio malaltiĝis, kaj laboroj en ĉefaj kampoj atingis pozitivajn rezultojn.

 

    Simpligo de administraj procezoj

    En 2017 simpligo de administraj procezoj estos fortigita. En la "du sesioj" ĉefaj diskutataj temoj estos ankaŭ kiel reguligi pagojn de firmaoj kaj redukti komercan koston kaj kiel laŭleĝe plibonigi merkatajn superrigardon kaj administradon.

 

    Distribuado de enspezoj

    Laŭ la 13a Kvinjara Plano, en 2020 la averaĝa pokapa enspezo de urbaj kaj kamparaj loĝantoj duobliĝos surbaze de tiu en 2010. Imposta reformo, reĝustigo de pensio, sociala asekuro kaj aliaj politikoj koncernaj al popola vivtenado estos priatentataj en la "du sesioj".

 

    Mediprotekto

    En la tutlanda kunveno pri mediprotekto, ministro pri mediprotekto Chen Jining diris, ke la centra inspekto pri mediprotekto kovros la tutan landon ĉi-jare.

 

    Batalo kontraŭ koruptado

    En 2016 diversnivelaj disciplin-kontrolaj organoj punis 105 mil homojn laŭ regularoj kaj disciplinoj. En la kuranta jaro la intenseco kaj ritmo de la batalo kontraŭ koruptado restos senŝanĝaj.

 

    Alĝustigo de domprezoj

    En la fino de 2016 la centra kunveno pri ekonomia laboro rimarkigis, ke domoj estas por loĝado, sed ne por spekulado. Tio estis menciita en laborraportoj de lokaj registaroj. En interreta opinisondo la vorto "domprezo" estis konsiderata kiel unu el la plej varme diskutataj temoj en "du sesioj".

 

    Ĝeneralaj principoj de Civila Leĝo

    La 4a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ decidis redakti Civilan Leĝon. La projekto de la ĝeneralaj principoj de Civila Leĝo estos ekzamenata en la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso. La kadro de la leĝo, kiu spegulas la ĉinajn trajtojn kaj konformas al la epoko kaj la atendo de la popolo, fariĝis pli kaj pli klara en la pasintaj du jaroj.

 

    Malfruigo de emeritiĝo

    Laŭ la 13a Kvinjara Plano, Ĉinio lanĉos la politikon pri laŭgrada malfruigo de emeritiĝo. En la lastjaraj "du sesioj", Yin Weimin, ministro pri homaj resursoj kaj sociala sekureco, diris, ke la plano pri malfruigo de emeritiĝo estos lanĉita post aprobaj proceduroj, opinisondo kaj plibonigo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio