Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj amaskomunikiloj atentas la tendencon de ĉina ekonomio
2017-03-02
La 1-an de marto en la halo de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK okazis kunveno por raportistoj. Post la kunveno, raportisto el China.org.cn diskonigis al kantona amaskomunikilo sian raporton pri la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. (Foto de Liu Chongzhi el China.org.cn)
 

    Baldaŭ okazos la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Multaj ĉefaj amaskomunikiloj el fremdaj landoj donas grandan atenton al la "du sesioj", precipe al la tendenco de ĉina makroekonomio.

 

    La usona novaĵ-agentejo Bloomberg raportis en la 1-a de marto, ke "renkontiĝo de ĉina ĉefministro kun ĵurnalistoj", "laborraporto de la ĉina registaro" kaj "renkontiĝo de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj kun raportistoj" estos gravaj kaj atendataj, kaj estos aparte atentata la ĉi-jara kreskocelo de la malneta enlanda produkto de Ĉinio.

 

    La 28-an de februaro, la usona novaĵ-agentejo Associated Press esprimis sian atenton al la "du sesioj", opiniante, ke ili helpos aliajn landojn analizi kaj taksi la tendencon de la ĉina makroekonomio, kaj ke "financa stabileco" kaj "daŭripova kreskado" estos ĉefaj temoj diskutitaj dum la "du sesioj".

 

    La brita novaĵ-agentejo Reuters atentas ĉefe la staton de ĉina kapitala merkato antaŭ la inaŭguro de la "du sesioj". La raporto, aperigita en la 1-a de marto, citis la vortojn de iu analizisto: investantoj esperas, ke la "du sesioj" elsendos pli multajn bonajn informojn kaj ellaboros "superatendatajn" politikojn pri reformado.

 

    La 1-an de marto, la sudkorea novaĵ-agentejo Asia Today aperigis en sia anglalingva retejo artikolon sub la titolo "La 'du sesioj' de Ĉinio atentos stabilan antaŭenigon". La artikolo diras, ke la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, inaŭgurota la 3-an de marto, kaj la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso, malfermota la 5-an de marto, estos gravaj aferoj de la politika vivo de Ĉinio. Dum la "du sesioj" oni diskutos pri gravaj politikoj koncerne al ekonomio, politiko, socio kaj aliaj kampoj. Estos aparte atentataj la diskutoj pri la ĉi-jara kreskocelo de la malneta enlanda produkto de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio