Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
12.4 milionoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco en 2016
2017-03-01
 

    La 28-an de februaro raportisto de Novaĵ-Agentejo Xinhua informiĝis el la Oficejo de Malriĉec-Liberigo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ke Ĉinio liberigis 12.4 milionojn da homoj el malriĉeco en la lasta jaro, superante la jaran celon de 10 milionoj. Tio signifas, ke la unua jaro por malriĉec-mildigo estas bona komenco.

 

    Su Guoxia, proparolanto de la oficejo, diris, ke lastjare la centra kaj provincaj registaroj asignis 100 miliardojn da juanoj kiel specialan fonduson por malriĉec-liberigo. Ekfunkciis provoj pri integriĝo de agrikultur-rilataj financoj en 961 malriĉaj gubernioj tra la lando, profitigante pli ol 30 milionojn da malriĉuloj registritaj en dosiero pri malriĉeco.

 

    Alia maniero por redukti malriĉecon estas financa helpo. En la lasta jaro 818.1 miliardoj da juanoj estis aldonitaj al la prunt-fonduso por redukti malriĉecon, kaj nun 2487.8 miliardoj da juanoj estas uzeblaj por malriĉaj regionoj. Pli ol 8.01 milionoj da malriĉaj familioj jam ricevis 283.3 miliardojn da juanoj de kredito.

 

    Su diris, ke ĉi-jare pli da mono estos enmetita por la celo redukti 10 milionojn da malriĉuloj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio