Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭgurita pasaĝerŝipa itinero laŭlonge de la ĉina maro
2017-02-27
La pasaĝerŝipo Lirica ĉe la haveno en Tianjin la 24an de februaro (Foto de Yue Yuewei, raportisto el Novaĵ-Agentejo Xinhua)
 

    La 24an de februaro en la Internacia Pasaĝerŝipa Haveno de Tianjin okazis ceremonio de la nova pasaĝerŝipa itinero laŭlonge de la ĉina maro. La ŝipo Lirica el la Mediteranea Pasaĝerŝipa Kompanio kun preskaŭ 1 500 pasaĝeroj veturis el Tianjin por 16-taga vojaĝo. La tuta itinero kuras tra Bohai-Maro, la Flava Maro, la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro, kunligante kvar havenojn en Tianjin, Zhoushan, Xiamen kaj Hongkongo.

 

    Kiel la ununura pasaĝerŝipa haveno en liberkomerca zono en Ĉinio, la Internacia Pasaĝerŝipa Haveno de Tianjin ekfunkciis en junio 2010, kaj servis ĉefe al la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei, tri provincoj en nordorienta Ĉinio, kvin provincoj kaj municipoj en norda Ĉinio, kvin provincoj kaj aŭtonomaj regionoj en nordokcidenta Ĉinio. En 2017, la Norvega Pasaĝerŝipa Kompanio, kiu unuafoje eniris Ĉinion, prenos Tianjin kiel sian hejmhavenon, post la Internacia Reĝa Kariba Pasaĝerŝipa Kompanio, Pasaĝerŝipa Kompanio Kosta kaj Mediteranea Pasaĝerŝipa Kompanio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio