Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dong-nacieca maljunulino pli ol 90-jara daŭre brodas por transdoni ne-materian heredaĵon al posteularo
2017-02-24
Qin Shiqing montras Dong-naciecan brodaĵon. (Foto de Lu Bo'an, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-agentejo)
 
Qin Shiqing instruas Dong-naciecan brodaĵon.
 
Qin Shiqing prezentas brodlertecon de Dong-nacieca kostumo al lokaj elementlernejanoj.
 
Qin Shiqing instruas desegnon de Dong-nacieca brodado al siaj bofilinoj.
 

    Qin Shiqing estas 91-jara Dong-nacieca maljunulino, kiu loĝas en la vilaĝo Pingxi de Sanjiang-a Dong-nacieca Aŭtonoma Gubernio de Guangxi. Dum sia juneco, ŝi lernis paper-tondadon kaj poste edziniĝis al viro de Qin-familio, kiu estas fama pri popola arto. En la familio ŝi multe lernis tajloradon, paper-tondadon, brodadon kaj aliajn artmetiojn. Plurfoje ŝi partoprenis en konkursoj pri naciaj artmetioj kaj gajnis premiojn. Per ŝia instruado, ŝiaj du bofilinoj Yang Tian kaj Wei Qinghua kontinue lernis kaj esploris Dong-naciecan brodadon kaj aliajn artmetiojn, kaj fariĝis reprezentaj heredantoj de Dong-nacieca brodado, ne-materia heredaĵo de Guangxi-a Ĝŭang-nacieca Aŭtonoma Regiono. Nun la maljunulino estas sana kaj malkaŝe instruas la artmetion al virinoj kaj knabinoj en la vilaĝo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio