Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Granda pando Baobao revenis al Ĉinio
2017-02-23
 

    La 21an de februaro la granda pando Baobao el la Nacia Zoologia Ĝardeno en Vaŝingtono ekvojaĝis al Ĉinio. Ŝi, enmetita en speciala kesto, flugis al la ĉina urbo Chengdu per aviadilo Boeing-777 de la ekspresa kompanio FedEx. Ŝin akompanis bestgardisto kaj veterinaro el la zoologia ĝardeno, kun 20 kilogramoj da bambuo, unu kilogramo da pomoj kaj aliaj manĝaĵoj.

 

    La granda pando Baobao naskiĝis en la 23a de aŭgusto 2013 en la zoologia ĝardeno. Ŝiaj gepatroj estas Tiantian kaj Meixiang, loĝantaj en Usono. Ŝi estas la dua granda pando naskita en tiu zoologia ĝardeno, post Taishan. Laŭ interkonsento inter Ĉinio kaj Usono, Baobao devas esti venigita al Ĉinio antaŭ sia kvara naskiĝdatreveno.

 

    La ĉefpiloto de la aviadilo, John Hunt, diris al amaskomunikiloj tiutage, ke tio estas lia triafoja transporto de granda pando por la kompanio FedEx, kaj granda honoro por li. Li diris, ke la flugo daŭros 16,5 horojn. Por doni al la granda pando Baobao komfortan vojaĝon, li lernis la spertojn de la ĉefpiloto, kiu respondecis pri transporto de la granda pando Taishan al Ĉinio.

 

    Zhu Hong, sendito de la ĉina ambasadorejo en Usono, diris en la flughaveno, ke la granda pando Baobao estas tre ŝatata de usonanoj, kaj post atingo en Ĉinio ŝi havos novajn amikojn. Li aldonis, ke post unu aŭ du jaroj la granda pando Baobao eniros en la reproduktan etapon. Li deziras, ke ŝi baldaŭ nasku sanan bebon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio