Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Transformiĝo de subteretaĝo en Pekino
2017-02-22
 

    En la dua subtera etaĝo de la domo 19 ĉe Anyuan Beili, Chaoyang-distrikto de Pekino estas loko nomita Digua-komunumo. Malsame ol aliaj subteretaĝoj, ĝi havas freŝan aeron kaj estas brila kun multaj funkcioj.

 

 

    Antaŭ 2015 la subteretaĝo estis malhela kaj malseketa. Poste Yayuncun-strato ĝin malplenigis kaj faris ĝin Digua-komunumo. Ĝi nun havas novan aspekton kaj estas loko por interŝanĝoj kaj plibonigo de amikeco inter loĝantoj.

 

 

    Ekipaĵo por liverado de freŝa aero estis instalita. La tuta spaco estis dividita en kelkaj funkci-zonoj. En la centro estas komuna gastoĉambro, kie oni povas akcepti vizitantojn, legi kaj ripozi. Ĉirkaŭ la gastĉambro estas "studejo kun tablolampo", "biblioteko", "gimnastikejo", "ludĉambro", "privata kinejo", "tetrinkejo" kaj "klasĉambro". Tiuj funkci-zonoj estis elektitaj per voĉdonado inter la loĝantoj.

 

 

    La ideo konstrui Digua-komunumon estis proponita de la dezajnisto Zhou Zishu en 2014, kiu celis fari la komunumon kunhavata spaco. En 2015 la registaro kaj la firmao Anĝel-investo priatentis lian ideon kaj liveris tiun subteretaĝon ĉe Yayuncun-strato por la projekto. Post jara penado por transformi la lokon Zhou realigis sian revon, kaj lia projekto ricevis la premion "la Plej Influa Dezajno de Azio en 2016", unu el la premioj de Dezajno Por Azio.

 

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio