Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lueblaj aŭtoj en Ĉinio
2017-02-20
 

    Antaŭ nelonge pli ol dek grandaj kaj mezgrandaj urboj, ekzemple Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Chongqing, Chengdu, Wuhan kaj Hangzhou, lanĉis la servon de lueblaj aŭtoj. Ĝi estas tre ŝatata de multaj homoj.

 

    La servo de laŭhora aŭtoluo ekzistas en Eŭropo kaj Usono jam de pli ol dek jaroj. Ĝi estis inaŭgurita en Svislando kaj populariĝis en Germanio, Italio, Nederlando, Usono, Aŭstralio kaj Japanio. Troviĝante inter publika transporto kaj privataj aŭtoj, ĝi povas redukti emisiadon de karbona dioksido kaj mildigi la problemon de malfacila kaj multekosta veturado en grandaj kaj mezgrandaj urboj.

 

    Raportisto malkovris, ke en la ĉina merkato estas kelkaj kompanioj ligitaj al tiu servo, inkluzive de aŭtofabrikanto Daimler AG, ŝarg-fosta fabrikanto TELD, Gofun sub la aŭtofabrikanto Shouqi-Grupo, EVCARD sub la aŭtofabrikanto SAIC MOTOR kaj interretaj kompanioj Didi Chuxing kaj TOGO.

 

    La plejparto de la lueblaj veturiloj estas elektraj, kaj tre malmultaj estas fuelaj. Nun iuj urboj disponigas al la luprenantoj milojn da veturiloj, kaj kelkaj nur centojn. La tuta merkato ankoraŭ estas en la komenca fazo.

 

    Profesiuloj opinias, ke la servo de lueblaj aŭtoj, bazita sur rapida disvolviĝo de informadiko kaj konforma al la ŝtata strategio de "interreto plus", kontentigas la pledon por mildigo de trafiko kaj reduktado de gas-ellaso, kaj havas grandan potencialon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio