Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj kulturaĵoj prezentiĝis en la Nacia Multkultura Festivalo de Aŭstralio
2017-02-20

    De la 17-a ĝis la 19-a de februaro en Kanbero, ĉefurbo de Aŭstralio, daŭris la Nacia Multkultura Festivalo. En la festivalo okazis ankaŭ ĉinaj kulturaj programeroj, inkluzive de artoprezentado, eksponado de metiartaĵoj kaj gastronomia aranĝo.

 

Prezentado de ĉina aktoro veninta de Sichuan
 
Akrobataĵo elvokas aplaŭdojn.
 

    Cheng Jingye, ĉina ambasadoro en Aŭstralio, faris salutparolon en la inaŭguro de la ĉina prezentado. Li diris, ke sekvante la pliiĝon de la ĉiuflanka strategia partnereco inter Ĉinio kaj Aŭstralio kaj la glatan praktikiĝon de la ambaŭflanka interkonsento pri libera komercado, la du landoj pli kaj pli multe interŝanĝas kaj kunlaboras en diversaj kampoj. En 2017 oni festos la 45-an datrevenon de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj ankaŭ la jaro estas la Ĉina-Aŭstralia Turisma Jaro. Plej grave, ke ambaŭ flankoj ankaŭ ĉi-jare daŭre aranĝos reciprokajn vizitojn de la respektivaj altranguloj.

 

Danco de marioneto
 
Multaj lokanoj kaj iliaj infanoj dum ĉina prezentado
 

    Caroline, urbanino de Kanbero, kun granda atento rigardis la prezentadon de ĉinaj artistoj. Intervjuate, ŝi diris: "Mi unuafoje spektis ĉinajn tradiciajn prezentadojn. Mi plej ŝatas la antikvan dancon de Ĉinio. En bela melodio la dancistinoj dancadis en elegantaj vestoj, tiu sceno estas tiom mirinda!"

 

    La ĉi-foja ĉina prezentado okazis sur la terareo de 3 mil kvadrataj metroj kaj inkluzivis la programerojn prezentitajn de ĉinaj arttrupoj kaj de lokaj grupoj de ĉindevenuloj. Inter la budoj, pli ol 20 eksponis kaj vendis ĉinajn folklorajn metiartaĵojn kaj manĝaĵojn kun aparta gusto. La ĉinaj artogrupoj venis de Shaanxi, Sichuan, Pekino kaj aliaj lokoj de la lando. Ili ĉiuflanke prezentis la riĉan ĉinan kulturon, kaj tio plifortigis la amikecon kaj interkomprenon de ĉina kaj aŭstralia popoloj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio