Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ambasadoro en Sud-Afriko gajnis premion pri elstara diplomatio
2017-02-17
 

    Vespere de la 11-a de februaro laŭ la loka tempo, en Kaburbo, Sud-Afriko, okazis la 3-a jara disdona ceremonio de la premio Ubuntu, kiun organizis la ministerio de eksterlandaj aferoj de Sud-Afriko. En tiu okazo Maite Nkoana-Mashabane, ministro pri internaciaj rilatoj kaj kunlaborado, donis la premion pri elstara diplomatio al Tian Xuejun, ĉina ambasadoro en Sud-Afriko.

 

    La premio estas nomita per O. R. Tambo, fama gvidanto, revoluciulo kaj diplomato de Sud-Afriko. La elektoprocezo de tiu premio estas tre strikta, kaj diversaj departementoj de la sudafrika registaro proponas kandidatojn. Post rigora kontrolado la fina rezulto estas decidita de la ĵurio, kiu konsistas el diversaj eminentuloj. La premio estas ankaŭ unu el la plej gravaj inter serio da premioj je la nomo de Ubuntu ĉi-jare donitaj. La premi-dona ceremonio estis vive elsendita de sudafrika radiostacio al tuta mondo.

 

    Maite Nkoana-Mashabane multe laŭdis la penojn kaj kontribuojn faritajn de Tian Xuejun por la disvolviĝo de rilatoj inter Sud-Afriko kaj Ĉinio. Ŝi rimarkigis, ke Tian Xuejun estas la plej laborema, sindediĉa kaj entuziasma ambasadoro inter ĉiuj ambasadoroj rezidantaj en Sud-Afriko kaj estas ilia elstara reprezentanto. Li faris elstarajn kontribuojn por plibonigi la disvolviĝan nivelon de amikaj rilatoj inter Sud-Afriko kaj Ĉinio, profundigi pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj, antaŭenigi sukcesan okazigon de la johanesburga pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj efektivigi ĝian rezulton, akceli la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Sud-Afriko kaj ĝian transformiĝon.

 

    Tian Xuejun diris, ke la kerna ideo de Ubuntu estas kunhavigo kaj gajn-gajno, kiu estas simila al la kerno de la tradicia ĉina kulturo, kaj ankaŭ al la koncepto de ĉina prezidanto Xi Jinping "konstrui komunumon de la komuna estonteco de la homaro". Ĝi akordiĝas al la urĝaj bezonoj de la epoko, li emfazis.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio