Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Kazaĥio rapide populariĝas poŝtelefonoj produktitaj en Ĉinio
2017-02-17
 

    Lastatempe la ĵurnalo Egemen Qazaqstan (Suverena Kazaĥio) raportis, ke ĝis la fino de 2017 la nombro de tiuj, kiuj uzas la ĉinajn poŝtelefonojn de la marko MI en Kazaĥio, eventuale superos 300 mil. Se tiel, la marko MI fariĝos unu el la kvin plej popularaj markoj de poŝtelefono en la lando.

 

    Laŭraporte nur en la lastaj jaroj saĝtelefonoj produktitaj en Ĉinio eniris en la kazaĥan merkaton. En la lando bone vendiĝas poŝtelefonoj de tiaj ĉinaj kompanioj kiaj Huawei, OPPO, ZTE, Lenovo, Meizu kaj aliaj.

 

    En Ĉinio laŭgrade malrapidiĝas la kresko de la merkato de saĝtelefonoj, kaj rezulte intensiĝas la konkurenco inter la poŝtelefonaj fabrikantoj. En tia situacio necesas respondi pozitive al la propono de la ĉina registaro pri "La Zono kaj Vojo", kaj aktive ekspluati la merkaton en Centra Azio inkluzive de Kazaĥio. Povas okazi, ke tio alportos novajn ŝancoj por ĉinaj entreprenoj pri teknologio kaj novkreado.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio